klubo de la ĉuvaŝa lingvo

Salam, Mi ŝatus informi vin ke ĉi-merkede je la 19.00 en la 212 ĉambro okazos klubo de ĉuvaŝa lingvo. Intersitoj estas bonvenaj paroli pri - novkreata nacia movado Haval - projekto "dimanĉa lernejo de la ĉuvaŝa lingvo por infanoj" - projekto "somera tendaro" - proejkto "hejma lingvo" kaj alio!!! Amike, Aleksandr Blinov

la unua komitata kunsido de la novelektita komitato

Saluton,

Merkrede, la 4an de novembro je la 15.00a horo en la oficejo de Jazik Uspeha (Afanasjeva) okazos la unua komitata kunsido de la novelektita komitato. Ni invitas interesitojn ĉeesti la kunvenon kaj kunlabori.

Kursoj de esperanto

Saluton al ĉiuj, hodiaŭ komencis kurso de esperanto por komencantoj. Partoprenis 6 homoj, 3 el kiuj estis instruistoj de Lingva Festivalo (du germaninoj kaj unu pakistanano) kaj aliaj 3 estas konatuloj de esperantistoj. Unu el germaninoj ne parolas ruse, do, ĉefe mi planas instrui rekte aŭ kun helpo de rusa kaj angla. Estas nova sperto por mi, esperas ke mi sukcesos organizi lecionojn interese por ĉiuj. Se ĉe iu ankoraŭ estas deziranoj partopreni mi pretas akcepti homojn dum ankoraŭ 2 lecionoj.

Lingva fesitvalo proksimas

Saluton,

Mi sxatus informi ke inter la 11a kaj 18a de oktobro en Cxeboksaro okazos la 14a Lingva Festivalo.
La programo komencigxas de la poezia koncerto la 11an de oktobro je 12.00. Cxiuvespere okazos metiejoj pri diversaj tradiciaj skriboj (cxina, devnagari, runa ks).
Marde la 13an ni havos gazetaran konferencon por amaskomunikiloj de nia respubliko.
Merkrede, la 14an okazos Karavano de lingvoj en Civilsk Jxaude, la 15an ni havos "modelan" karavanon de lingvoj por
instruistoj de lernejoj de nia respubliko.
La 16an ni havos konferencon pri la rilatoj inter naciaj kaj internaciaj lingvoj, vespere samtage - lingvan konkurson inter la studentaj teamoj de Cxeboksaro, Kazan, Uljanovsk.
Kaj la pinta programo okazos la 17an kaj 18an de oktobro en DK Uhsaja kaj Pedagogia Universitato - kun lingvaj prezentoj, kvizoj, koncertoj ks
Krom tio enkadre de la Fesitvbalo ekde la 11a gxis la 18a de oktobro en la Nacia Bibiloteko de la Cxuvasxa Respubliko okazos ekspozicio de lingvoj de mondo (laudire cxirkau 70 lingvoj)

Por pliaj detaloj vizitu la fesitvalan retejon: 
--
Amike, Aleksandr Blinov

kurso de la ĉuvaŝa

Ĉe la lernejo de fremdaj lingvoj Jazik Uspeha ekis la kurso de la ĉuvaŝa lingvo gvide de Evgenij Stepanov, parolisto de la matenaj novaĵoj ĉe Nacia Radio de Ĉuvaŝio. La kurson vizitas 5 personoj. La kurso estas nekomerca - 100 rubloj por 1,5 horo. La kurso okazos dimanĉe je 13.30 en Jazik Uspeha kaj merkrede je 17.30 ie apud Detskij Mir. Pri tio prefere demandi rekte al Evgenij Stepanov 89603142249. Amike, Aleksandr Blinov

Abonrilata enhavo