28/07/09 Veturo al tendaro de Sodruĵestvo ^)

Saluton
Hodiaŭ, ni grupe (Aleksandra Fedotova, Irina Tuvalkina kaj Marta, Marina Ivanova, Ĵenja Belkin, Aleksandr Diverinskij, Eduard Lebedev kaj mi) iris al la tendaro de Sodruĵestvo kiu okazas ĉe la alia bordo de Volgo en en Kuvŝinka. Tie ni okazigis prezenton de Esperanto antau ĉirkaŭ 35-kapa ĉeestentaro de infanoj kaj eksterlandaj volontuloj, laborantaj tie.
La prezento estis sufiĉe vigla kaj ne sen ioma polemikado :-), sed la plimulto estis vere tre interesita kaj tre bonvenema. Kelkaj el ili enskribiĝis por la kurso kaj estis vendita 1 vortaro.
--
Amike,

Festivalo de Interesoj ^)

Je la 19 majo ni partoprenis en Festivalo de junularaj organizacioj. Ĉiuj kunvenis en golfo de Ĉeboksaro. En la Festivalo venis pli 2000 homoj el diversaj distriktoj de Ĉuvaŝa Respubluko. Ĉiuj organizacioj havis siajn teritoriojn. Nia prezentado estis en la placeto №34. Ni faris 2 prezentadon kun lernantoj el urbo Kanaŝo kaj Ĉeboksaro. Ili ellernis kelkajn esperantajn frazojn kaj ciferojn. Kune ludis en «Tero, nazo, ĉielo». Al aktivaj lernantoj ni donacis ĵurnalojn «Kontakto».En la malfermo kaj fermo de Festivalo estis granda koncerto. Tanja Nikolajeva

la lasta kunveno de la esperantlingva babilrondo

Saluton,

Mi volas en kelkaj linioj raporti pri la pasinta kunveno de la
babilrondo kiu okazis ne sabate ĉi-foje sed vendrede.

La temo estis movada kaj Hector rakontis pri la sperto de la Kataluna
Esperantisto Asocio eltrovi komunan ideologian bazon por ĝiaj membroj.
Surbaze de la laboro farita oni formulis celaron kaj principaron tiel ke
fariĝis klare kion celas la Asocio kaj kiujn rimedojn ĝi uzu por atingi
tiujn celojn.

Evidentiĝis interesa, ke la plej grava por ĉiuj fariĝis - paco :-)

Maja pikniko

Saluton!
kiel vi ĉiuj  supozas ĉi jare ni ankaŭ okazigas turiststilan piknikon 9-10 de majo
preparkunveno por tio okazos ĉimerkrede je la 18-00 ĉe la golfo
plej verŝajne ni iros al Astrahanka al loko de 2004 jaro
telefonu pri ĉio al vic-prezidanto de nia Asocio Tanja Nikolajeva
8-961-340-96-45
aŭ rigardu:

Kunveno de la 8a de majo

Saluton,

La venonta kunveno de la babilrondo okazos *vendredon la 8an de majo*, anstataŭ la sabato. Saŝa Blinov konfirmon la horon.

Abonrilata enhavo