Sabata kunveno de esperantlingva rondo

Saluton,

La venontan sabaton je la 17.00 en la kunvenhalo (zal zasedanij, 2 etaĝo), en la Komerca Ĉambro okazas vica kunveno de la esperantlingva rondo. Ĉi foje la kunveno havas 2 temojn:
1. Massimo Ripani parolos pri tertremo en Italio kaj engaĝo de esperantistoj en la agadon de likvido de postsekvoj de la tertremo
2. Literatura parto gvide de Hector Alos i Font - ni analizas la tradukojn kiujn ni preparis por tiu ĉi kunveno.

Amike,
Aleksandr Blinov

Realiĝi al Pasporta Servo

Karaj gastigantoj de Pasporta Servo,

Ni ĝojas ke ni povas prezenti al vi la aliĝsistemon al la nova Pasporta Servo!

Post plurmonata laboro la PS-teamo ĵus finpreparis la alighsistemon de la nova retejo <

Aperis esperantlingva blogo pri iPhone

Komence de semajno aperis kolektiva blogo pri fama produkto de Apple.

Kelkaj fanatikuloj kunordigataj de Aleksander OSINCEV (Rusio) prezentos al esperantligva publiko ĉiujn avantaĝojn de iPhone en kelkaj kategorioj: programoj, esperantigo, novaĵoj, plurmedio, diversaĵoj. Oni planas esperantigi iPhone kiel eble plej plene kaj pri tio jam aperis ideoj kaj komenciĝis laboro.

Koresponda Servo Universala

Nova Koresponda Servo - kun fotoj!

Ekfunkciis nova internacia esperantista koresponda servo kun la nomo "Koresponda Servo Universala, KSU".

La Servon iniciatis Viktor Kudrjavcev, redaktoro de la revuo "Komencanto". La servo facilas por uzo kaj preskaŭ ĉiuj korespondanoncoj kunhavas fotojn!

Adreso de la servo: http://esperanto-plus.ru/koresponda-servo/

pri 7a LF en Uljanovsko :)

Grupo da ĉeboksaraj esperantistoj estis kore akceptitaj en la Lingva Festivalo en Uljanovsk, kiu okazis la 28e de marto. Ĉirkaŭ 30 lingvoj estis prezentitaj, kaj speciala interesaĵ estis muzika ĉambro kaj teceremonia ĉambro. Unu el ses ĉeboksaranoj vizitintaj LF'n, Anton Konstantinov, prezentis la finnan lingvon. Sonis la internacia koncerto, brila kaj interesa, interalie kun vjetnama kantado.
(inf. Ĵenja Belkin, red. Saŝa Blinov)

Abonrilata enhavo