VER-14

Volgia Esperantista Renkontiĝo
2009-05-01/03

Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi aŭdas birdajn trilojn? Kaj krakadon de lastaj glacieroj sur la rivero? Kaj gajan esperantistan babiladon apude? Ĉu vi sentas tiun printempe ebriigan aeron, kiu trapasas ĉiun korperon kaj inspiras per neforgesebla humoro? Denove la verda stelo vokas ĉiujn samideanojn al la renkontiĝo. Al VERo.

[jeaĉr] Literatura kunveno (28a de marto)

Mi alŝtutis al la grupa dosierujo () la skanaĵon de la rakonto de Jorge Camacho "Kia la semo" (venkinta la Belartajn Konkurson de 1990). Temas pri kvar-paĝa novelo, evidente verkita de juna viro. Ĉiuokaze mi taksas ĝin tre interesa por iom analizi ĝin kaj vidi eblojn de la prozo en esperanto.

[jeaĉr] Re: Libroj - Ne nur leteroj de plum-amikoj

Dato: Sab, 14 Feb 2009 21:35:02 +0300
Al: jeacxr@yahoogroups.com

Karaj,

En la hodiaŭa renkontiĝo ni decidis, ke la venontan tagon, sabaton la 28an, ni babilos pri la libro de Marjorie Boulton. Do ni provu (re)legi ĝis tiam.

Cetere, se estas aferoj aperantaj aŭ diskutindaj post kunveno, ni prefere ne hezitu kaj uzu la retliston pri tio.

Kore, Hektor

EsPrimo-6 en Novosibirsko

La vica regiona renkontiĝo en 2009 okazos en la urbo Novosibirsko de la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo. La unua aliĝperiodo finiĝas la 15-an de februaro 2009. Vidu la tabelon de kotizoj. Bonvolu sendi monon al la adreso de Katerina Arbekova: 630078 Новосибирск-78, а/я 107 Арбековой Екатерине Александровне

Temoj por la Kunvenoj

Saluton karaj!

Pro tio ke mi dum nia pasinta renkontiĝo ricevis "honoran" statuson "Sekretarino", mi faris kelkajn indikojn pri temoj, kiuj estas diskutindaj. Dum temo de nia sekva renkontiĝo ĉisabate jam estas certa, mi ŝatus memorigi al vi proponitajn temojn por estontaj. Jen ili estas:

Abonrilata enhavo