6-a LF en Uljanovsko

La 29-an de novembro 2008 en Uljanovsko okazos la 6-a Lingva Festivalo.
Ĝi pasos, kiel kutime, en Uljanovska pedagogia universitato (pl. 100-letija so dnja roĵdenija V.I.Lenina).

Programo:

  • 10:00 - solena malfermo.
  • 11:00 - lingvaj prezentoj (4 blokoj po 30 min.).
  • 14:00 - solena fermo kaj koncerto.

Dimanĉe, la 30-an de novembro, en E-klubo (Palaco de Libro) okazos aldona programero: ronda tablo "Kiel lerni lingvojn".

Naskiĝtago de la Asocio

22-e de novembro ni festis naskiĝtagon de nia Asocio, ni jam havas 17 jarojn!
La festo konsistis el du partoj:

  1. unu estis "urba ludo" - promeno laŭ interesaj esperantaj lokoj de Ĉeboksaro;
  2. teumado kaj tortumado en hejmo de nia vicprezidanto Tanja;

Poste ni publikos la fotojn.
Ĉijare tiu dato koincidis ankaŭ kun naskiĝtago de Saŝa Afanasjev! Do ni gratulas lin okaze de tio!

Kurso de la Itala

Saluton!

Mi denove anoncos kurson de la itala lingvo por konatoj kaj amikoj. Do se vi volas lerni la bazon de la itala lingvo bonvolu turni al mi. Sabate je la 18.00 mi komencas unuan lecionon de la itala. La kurso estos interaktiva kaj intense interparola. La kurso por lernanto kostos 1000 rubloj por 10 lecionoj.

Amike, Aleksandr Blinov

Esperanto-Kurso por pliaĝaj

Saluton,

Ĉe la komerca ĉambro aŭspice de la Lernejo de fremdaj lingvoj "Lingvo por Sukceso" la 1-an de decembro (lunde) startos la kurso de esperanto gvide de Aleksandra Fedotova. La kurso konsistos el 20 lecionoj farataj surbaze de kominuka metodo kaj okazos dufoje semajne. La kurso kostos 2 mil rubloj.

Abonrilata enhavo