Kunveno de la 8a de majo

Saluton,

La venonta kunveno de la babilrondo okazos *vendredon la 8an de majo*, anstataŭ la sabato. Saŝa Blinov konfirmon la horon.

Nu, ĉi-foje mi iom prelegos, kaj la temo estos movada. Regule okazas diskutoj pri tio, kial ni estas esperantistoj kaj kion esperantistoj proponas al la mondo, se ili entute ion proponas. Eventuale esperanton oni povas taksi mondosavilo, tempopasigilo, amuzejo, malmultekosta turismilo, lingvo per kiu oni amikumas, drinkas, seksumas, edz(in)iĝas, elmigras alilanden ktp. Kaj ofte ĉe homoj ne estas unu kialo por esperantisteco (aŭ por io ajn), sed pluraj kombiniĝas. Cetere, pri gustoj ni ne disputu, kaj evidente estas ĉiaj homoj inter la esperanto-parolantoj. Tamen tiu demando montriĝas centra, kiam esperantistoj volas organizi sin kaj grupe agi por disvastigi esperanton, ekz. per lingva festivalo.

Mi estas invitita rakonti la sperton, kiun ni havis en Katalunio, por trovi niajn respondojn al tiuj demandoj. Mi ne aparte insitos pri la respondoj, kiujn ni trovis, ĉar tio ne estas esenca, sed la uzatan vojon, por ke kolektivo sidiĝu kaj provu vortumi malfacile esprimeblajn konceptojn. Tre verŝajne la respondoj al tiuj demandoj trovitaj en Katalunio ne plene taŭgos en Ĉuvaŝio: en ĝeneralaj konceptoj eble jes, en la konkreta vortumado certe ne.

Mallonge mi diros, ke:

- Ni trarigardis ĉion, kion ni eldonis ĝis tiam (ĉefe por la ekstera
publiko), kaj analizis la ideojn (ofte kontraŭdirajn)
- Ni enkete esploris, kion opinias la lokaj esperantistoj
- Ni provis kompreni, kiel neesperantistoj vidas nin
- Ni vortumis, post ĉ. du-jara detala diskutado, asociajn celojn,
valorojn kaj principojn

Mia sento estas, ke tiu sperto montriĝis nekredeble pozitiva, ĉar de tiam la aktivuloj sentas, ke ili staras sur firma grundo: ili scias, kion proponi per esperanto, kiajn agadojn organizi, kun kiu kunlabori, kiucele ktp.

Mi esperas, ke la temo interesos vin, kaj ke ĝi povas esti fruktodona en via/nia agado.

Kore, Hektor