Lingva fesitvalo proksimas

Saluton,

Mi sxatus informi ke inter la 11a kaj 18a de oktobro en Cxeboksaro okazos la 14a Lingva Festivalo.
La programo komencigxas de la poezia koncerto la 11an de oktobro je 12.00. Cxiuvespere okazos metiejoj pri diversaj tradiciaj skriboj (cxina, devnagari, runa ks).
Marde la 13an ni havos gazetaran konferencon por amaskomunikiloj de nia respubliko.
Merkrede, la 14an okazos Karavano de lingvoj en Civilsk Jxaude, la 15an ni havos "modelan" karavanon de lingvoj por
instruistoj de lernejoj de nia respubliko.
La 16an ni havos konferencon pri la rilatoj inter naciaj kaj internaciaj lingvoj, vespere samtage - lingvan konkurson inter la studentaj teamoj de Cxeboksaro, Kazan, Uljanovsk.
Kaj la pinta programo okazos la 17an kaj 18an de oktobro en DK Uhsaja kaj Pedagogia Universitato - kun lingvaj prezentoj, kvizoj, koncertoj ks
Krom tio enkadre de la Fesitvbalo ekde la 11a gxis la 18a de oktobro en la Nacia Bibiloteko de la Cxuvasxa Respubliko okazos ekspozicio de lingvoj de mondo (laudire cxirkau 70 lingvoj)

Por pliaj detaloj vizitu la fesitvalan retejon: 
--
Amike, Aleksandr Blinov