La 11-a Lingva Festivalo en Ĉeboksari

La 11-a Lingva Festivalo sukcese pasis en Ĉeboksari la 22-an - 23-an de oktobro. La festivalon vizitis kelkcent lingvoŝatantoj, estis prezentitaj 43 lingvoj. Dum kelkaj antaŭaj semajnoj en Ĉeboksari kaj aliaj urboj de Ĉuvaŝio estis organizitaj diversaj akompanaj aranĝoj: Karavanoj (malgrandaj Lingvaj festivaloj) en lernejoj, diversaj konkursoj por studentaj teamoj, renkontiĝoj kun interesaj gastoj de la festivalo, venintaj el diversaj landoj, sciencaj konferencoj pri la temoj, ligitaj kun la lingvoj kaj kulturoj, ekskursoj por la gastoj kaj multo alia.
Inter la gastoj, venintaj por la Festivalo, estis pli ol 30 esperantistoj el Uralo, Peterburg, Uljanovsk, Niĵnij Novgorod, Moskvo, eĉ el Hispanio. La moskvanoj havis specialan interesiĝon, ĉar planas okazigi meze de decembro la unuan LF en Moskvo. La organiza teamo de la LF (plejparte novuloj) laboris kiel kutime entuziasme kaj unuece. Kunordiĝis la laboron Alina Vasiljeva.

Garik Kokolija (Moskvo)
decembro "REGo" № 6(37) 2006