12-a LF en Ĉeboksari

La vica Lingva Festivalo okazis en Ĉeboksari la 20-21-an de oktobro. Ĝi enhavis prezentojn de pli ol 40 lingvoj, kiuj okazis paralele dum du tagoj. La honora gasto ĉi-jare estis moskva poligloto Villi Melnikov, kiu posedas 103 lingvojn. La festivalon vizitis ĉirkaŭ 1000 interesiĝantoj pri lingvoj.
Venis pluraj esperantistoj - el Tjumenj, Moskvo, Sankt-Peterburg, Volgograd, Kazanj, alilandanoj Carlos el Hispanio kaj Andreo Teravainen el Latvio. Denove venis amasa studenta grupo el Uljanovsk, gvidita de Margarita Karceva kaj Jurij Karcev.
Esperanto estis plurfoje prezentita (fare de Garik Kokolija, Andrej Grigorevskij, Aleksandr Blinov kaj Konstantin Viĥrov), kelkdek personoj enskribiĝis al la estontaj E-kursoj.

Garik Kokolija (Moskvo)
decembro "REGo" № 6(43) 2007