Baldaŭ Jekaterinburga Zamenhof-Tago!

Karaj geamikoj!

Esperanto-klubo "Arĝenta Flamo" kune kun la regiona aktivularo invitas esperantistojn de Ural-Siberia regiono kaj E-gastojn el aliaj pli malproksimaj urboj en Jekaterinburg por kune festi tradician Zamenhof-Tagon. La aranĝo okazos la 13-an de decembro, sabate. Komenco je la 16-a horo, en Jekaterinburga Domo de Paco kaj Amikeco.

Kiel kutime, la programo enhavos interesajn kaj gajajn erojn:
- pri la tradicio festi Zamenhof-Tagon aŭ Tagon de la libro.
- Kion vi sciis kaj ne sciis pri Majstro (ne enua kvizo pri Zamenhof kun la surpriza fino).
- Ekspozicio de E-libroj kun komentoj pri eldonitaj ĉi-jare.
- Prezentoj de novaj E-filmetoj.
- Rakontoj kaj prezentoj de la partoprenintoj de ĉi-jaraj someraj E-aranĝoj.
- Ludoj lingvaj kaj ne nur.
- Komuna koncerto.
- Teumado akompane de E-muziko, ŝercoj, amuzaj konkursoj kaj amika komunikiĝo.

Nepre venu por renkontiĝi kun la amikoj, kunfesti, ĝui gajan amikan etoson!

Aliurbanojn, kiuj bezonas tranokton en Jekaterinburg, ni petas informi laŭ telefonoj aŭ rete:
Osincev Aleksandr - 8-9022603613, amico86 [h] mail [p] ru
Kudrjavceva Raja - 8-3433814250, komencanto [h] r66 [p] ru