Temoj por la Kunvenoj

Saluton karaj!

Pro tio ke mi dum nia pasinta renkontiĝo ricevis "honoran" statuson "Sekretarino", mi faris kelkajn indikojn pri temoj, kiuj estas diskutindaj. Dum temo de nia sekva renkontiĝo ĉisabate jam estas certa, mi ŝatus memorigi al vi proponitajn temojn por estontaj. Jen ili estas:

  • Literatura klubo;
  • Etruskoj;
  • vasta temo "Lingvoj" (metodoj de instruado kaj lernado de lingvoj, komparo de latinidaj lingvoj inter si);
  • Muzika kulturo en Esperantujo;
  • Lingvaj tradukiloj;
  • Tradukado kaj spektado de filmoj;
  • Historia aspekto kaj nuna sociologia stato de Esperantujo.

Se iu ŝatus proponi novajn temojn kaj abundigi tiun liston, me hezitu skribi aŭ proponi sin ĉe kunvenoj :)

Kun koraj salutoj el Sankt-Peterburgo,

Katia Zaikina