Lingva Festivalo

8-a LF en Uljanovsko

LF

La 27-an de marto 2010 en Uljanovsko okazos la 8-a Lingva Festivalo. Ĝi pasos, kiel kutime, en Uljanovska pedagogia universitato (pl. 100-letija so dnja roĵdenija V.I.Lenina). Programo:

  • 10:00 - solena malfermo.
  • 11:00 - lingvaj prezentoj (4 blokoj po 30 min.).
  • 14:00 - solena fermo kaj koncerto.

Dimanĉe, la 28-an de marto, en E-klubo (Palaco de Libro) okazos renkontiĝo kun gastoj de la Festivalo kaj E-kurso. Gastoj el aliaj urboj estas bonvenaj. Partopreno en la festivalo estas senpaga. Loĝado eblas en lokaj hoteloj, ĉar ĉe kelkaj pasintjaraj gastigintoj aperis infanoj, kaj ili ne plu povas gastigi.

Yurij Karcev

1-a Lingva Festivalo en u. Niĵnij Novgorod

7 de februaro 2010 j. en u. Niĵnij Novgorod okazos 1-a Lingva Festivalo surbaze de lernejo №186.

Lingva fesitvalo proksimas

Saluton,

Mi sxatus informi ke inter la 11a kaj 18a de oktobro en Cxeboksaro okazos la 14a Lingva Festivalo.
La programo komencigxas de la poezia koncerto la 11an de oktobro je 12.00. Cxiuvespere okazos metiejoj pri diversaj tradiciaj skriboj (cxina, devnagari, runa ks).
Marde la 13an ni havos gazetaran konferencon por amaskomunikiloj de nia respubliko.
Merkrede, la 14an okazos Karavano de lingvoj en Civilsk Jxaude, la 15an ni havos "modelan" karavanon de lingvoj por
instruistoj de lernejoj de nia respubliko.
La 16an ni havos konferencon pri la rilatoj inter naciaj kaj internaciaj lingvoj, vespere samtage - lingvan konkurson inter la studentaj teamoj de Cxeboksaro, Kazan, Uljanovsk.
Kaj la pinta programo okazos la 17an kaj 18an de oktobro en DK Uhsaja kaj Pedagogia Universitato - kun lingvaj prezentoj, kvizoj, koncertoj ks
Krom tio enkadre de la Fesitvbalo ekde la 11a gxis la 18a de oktobro en la Nacia Bibiloteko de la Cxuvasxa Respubliko okazos ekspozicio de lingvoj de mondo (laudire cxirkau 70 lingvoj)

Por pliaj detaloj vizitu la fesitvalan retejon: 
--
Amike, Aleksandr Blinov

6-a LF en Uljanovsko

La 29-an de novembro 2008 en Uljanovsko okazos la 6-a Lingva Festivalo.
Ĝi pasos, kiel kutime, en Uljanovska pedagogia universitato (pl. 100-letija so dnja roĵdenija V.I.Lenina).

Programo:

  • 10:00 - solena malfermo.
  • 11:00 - lingvaj prezentoj (4 blokoj po 30 min.).
  • 14:00 - solena fermo kaj koncerto.

Dimanĉe, la 30-an de novembro, en E-klubo (Palaco de Libro) okazos aldona programero: ronda tablo "Kiel lerni lingvojn".

Lingva Festivalo

Lingva Festivalo estas festo de lingvoj dum kiu oni prezentas diversajn lingvojn de la mondo.

Oni povas paroli pri du specoj de Lingvaj Festivaloj: foira (aŭ 'standa') kaj lingvoinstrua (aŭ 'lingvoprezenta'). Dum la 'foira' Lingva Festivalo oni instalas budojn, standojn de lingvoj kaj la deĵorantoj respondas al eventualaj demandoj de interesitoj, reklamas siajn lingvojn, disdonas flugfoliojn. Samtempe povas okazi koncertoj de folkloraj bandoj ks. Dum la 'lingvoinstrua' Lingva Festivalo la atento estas donata al mallongaj enkondukaj lecionoj de koncernaj lingvoj (lingvaj prezentoj), kiuj daŭras 20-50 minutoj kaj kelkfoje ripetiĝas por novaj vizitantoj.

La 'lingvoinstruan' version de Lingva Festivalo sub la nomo iniciatis en 1995 usona esperantisto en la franca urbo . Laŭ la principa modelo de LigvuaFest' en Tours komenciĝis la lingvofestivala agado en ekde 1996. Post la Lingva Festivalo de Tours, La festivala tradicio en Ĉeboksari restas la plej longdaŭra seninterrompa ĉiujara festivalo en la tuta movado.

En okcidentaj landoj okazas sukcese aliaj specoj de lingvaj festoj: Expo-lingvoj, kiuj esence estas komercaj foiroj kun reklambudoj pri lingvokursoj kaj aĉeteblaj lerniloj.

La plej granda Lingva Festivalo laŭ nombro da cheestantoj de kursetoj estas tiu de la Universitato de Nanjing en Chinio, la 10an kaj 11an de majo, 2008, kun 13,547 cheestantoj en 250 kursetoj kaj 72 lingvoj kaj dialektoj.

Laŭ informoj de:

Abonrilata enhavo
Алания по размещению заказов