Lingva Festivalo

12-a LF en Ĉeboksari

La vica Lingva Festivalo okazis en Ĉeboksari la 20-21-an de oktobro. Ĝi enhavis prezentojn de pli ol 40 lingvoj, kiuj okazis paralele dum du tagoj. La honora gasto ĉi-jare estis moskva poligloto Villi Melnikov, kiu posedas 103 lingvojn. La festivalon vizitis ĉirkaŭ 1000 interesiĝantoj pri lingvoj.
Venis pluraj esperantistoj - el Tjumenj, Moskvo, Sankt-Peterburg, Volgograd, Kazanj, alilandanoj Carlos el Hispanio kaj Andreo Teravainen el Latvio. Denove venis amasa studenta grupo el Uljanovsk, gvidita de Margarita Karceva kaj Jurij Karcev.

La 11-a Lingva Festivalo en Ĉeboksari

La 11-a Lingva Festivalo sukcese pasis en Ĉeboksari la 22-an - 23-an de oktobro. La festivalon vizitis kelkcent lingvoŝatantoj, estis prezentitaj 43 lingvoj. Dum kelkaj antaŭaj semajnoj en Ĉeboksari kaj aliaj urboj de Ĉuvaŝio estis organizitaj diversaj akompanaj aranĝoj: Karavanoj (malgrandaj Lingvaj festivaloj) en lernejoj, diversaj konkursoj por studentaj teamoj, renkontiĝoj kun interesaj gastoj de la festivalo, venintaj el diversaj landoj, sciencaj konferencoj pri la temoj, ligitaj kun la lingvoj kaj kulturoj, ekskursoj por la gastoj kaj multo alia.

La 9-a Lingva Festivalo en Ĉeboksari

La 22-24-an de oktobro Ĉeboksari denove iĝis la Ĉefurbo de nia Mondo. Tie vican fojon okazis la grandioza festo - la 9-a Lingva Festivalo. Ĝi restas absolute unika esperantista agado, destinita por vasta ekstera publiko. Kaj mi bonŝancis trian fojon partopreni ĝin. Per kio do surprizis min la 9-a LF?

Abonrilata enhavo