veturo

28/07/09 Veturo al tendaro de Sodruĵestvo ^)

Saluton
Hodiaŭ, ni grupe (Aleksandra Fedotova, Irina Tuvalkina kaj Marta, Marina Ivanova, Ĵenja Belkin, Aleksandr Diverinskij, Eduard Lebedev kaj mi) iris al la tendaro de Sodruĵestvo kiu okazas ĉe la alia bordo de Volgo en en Kuvŝinka. Tie ni okazigis prezenton de Esperanto antau ĉirkaŭ 35-kapa ĉeestentaro de infanoj kaj eksterlandaj volontuloj, laborantaj tie.
La prezento estis sufiĉe vigla kaj ne sen ioma polemikado :-), sed la plimulto estis vere tre interesita kaj tre bonvenema. Kelkaj el ili enskribiĝis por la kurso kaj estis vendita 1 vortaro.
--
Amike,

Abonrilata enhavo