kunvenoj

18 de februaro - "Tago de Gepatra Lingvo"

Saluton!
La 18an de februaro en Nacia Biblioteko je la 18.00 ni festos kune tagon de gepatra lingvo.
Ni alvokis interesajn gastojn, okazos prezentado de filmeto. Kaj kio ankaŭ, vi povas ekscii partoprenante.
Venu ĉiuj!

Ni denove okazigas klub-kunvenojn!

Amikoj, post longa paŭzo, ni denove okazigas temajn kunvenojn de nia e-klubo!
La unua kunveno okazos 4-e de februaro surbaze de Nacio Biblioteko je la 18:00 horo. Nia gasto, Massimo, rakontos pri lingvo kaj kulturo de Italio. Ni invitas ĉiujn!

Ĉuvaŝa klubo «Ĥaval»!

«Ĥaval» - klubo de ĉuvaŝa lingvo ĉe lingva lernejo "Jazik dlja Uspeĥa" kaj E-centro.(pr. Lenina 12B, oficejo 217). Por 3-a de februaro nia kunven-temo: somera tendaro. Ni invitas  ĉiujn, kiu volas helpi por organizi ĝin.

la lasta kunveno de la esperantlingva babilrondo

Saluton,

Mi volas en kelkaj linioj raporti pri la pasinta kunveno de la
babilrondo kiu okazis ne sabate ĉi-foje sed vendrede.

La temo estis movada kaj Hector rakontis pri la sperto de la Kataluna
Esperantisto Asocio eltrovi komunan ideologian bazon por ĝiaj membroj.
Surbaze de la laboro farita oni formulis celaron kaj principaron tiel ke
fariĝis klare kion celas la Asocio kaj kiujn rimedojn ĝi uzu por atingi
tiujn celojn.

Evidentiĝis interesa, ke la plej grava por ĉiuj fariĝis - paco :-)

Maja pikniko

Saluton!
kiel vi ĉiuj  supozas ĉi jare ni ankaŭ okazigas turiststilan piknikon 9-10 de majo
preparkunveno por tio okazos ĉimerkrede je la 18-00 ĉe la golfo
plej verŝajne ni iros al Astrahanka al loko de 2004 jaro
telefonu pri ĉio al vic-prezidanto de nia Asocio Tanja Nikolajeva
8-961-340-96-45
aŭ rigardu:

Abonrilata enhavo