la lasta kunveno de la esperantlingva babilrondo

Saluton,

Mi volas en kelkaj linioj raporti pri la pasinta kunveno de la
babilrondo kiu okazis ne sabate ĉi-foje sed vendrede.

La temo estis movada kaj Hector rakontis pri la sperto de la Kataluna
Esperantisto Asocio eltrovi komunan ideologian bazon por ĝiaj membroj.
Surbaze de la laboro farita oni formulis celaron kaj principaron tiel ke
fariĝis klare kion celas la Asocio kaj kiujn rimedojn ĝi uzu por atingi
tiujn celojn.

Evidentiĝis interesa, ke la plej grava por ĉiuj fariĝis - paco :-)
Alia interesa afero estas ke inter la esperantistoj de Katalunio la
homoj kiuj havas altan kleron estas multe pli ol averaĝa kataluno.
Kaj simile :-)

Ni parolis pri kio estas interesa por nia movado kaj la celoj de la
Lingva Festivalo, la celoj de la Asocio. Sonis ankaŭ la ideo havi
Ĝeneralan Esperanto-Asocio en Ĉuivaŝio por ebligi al
super-tridek-jaruloj membri :-)

Mi forgesis mencii ke mallonge Hector prezentis la historion de
Esperanto-movado kaj bazaj ideologioj kiujn havis esperantistok tra sia
historio

Amike,
Aleksandr Blinov

p.s. Venonta kunveno la 23an de majo estos literatura kaj ni denove
analizos tradukojn
p.p.s. Postsekva kunveno okazos la 13an de junio kaj tiam mi parolos pri
mia sperto denaske paroli en esperanto al mia filo Matvej