6-a LF en Uljanovsko

La 29-an de novembro 2008 en Uljanovsko okazos la 6-a Lingva Festivalo.
Ĝi pasos, kiel kutime, en Uljanovska pedagogia universitato (pl. 100-letija so dnja roĵdenija V.I.Lenina).

Programo:

  • 10:00 - solena malfermo.
  • 11:00 - lingvaj prezentoj (4 blokoj po 30 min.).
  • 14:00 - solena fermo kaj koncerto.

Dimanĉe, la 30-an de novembro, en E-klubo (Palaco de Libro) okazos aldona programero: ronda tablo "Kiel lerni lingvojn".

Gastoj el aliaj urboj estas bonvenaj.
Partopreno en la festivalo estas senpaga.

Yurij Karcev